Nino Rota

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nino ROTA (naskiĝis la 3-an de decembro 1911 en Milano, mortis la 10-an de aprilo 1979 en Romo) estis itala komponisto.

Li unue lernis pianon kaj eniris la konservatorion en Milano. Poste li lernis belartojn en la universitato de sia hejmurbo. Li estis tre bona amiko de Igor Stravinski.

Kvankam li estas tre konata kiel kreinto de filma muziko, li ankaŭ komponis kvar simfoniojn, ok operojn, kaj multajn aliajn verkojn, inter ili konĉerto por trombono.

Lia nomo estas ligata al tiu de Federico Fellini de kies filmoj li ĉiam komponis la muzikon. En 1971 li ankaŭ kreis la muzikon de la filmo The Godfather (La baptopatro).

Li mortis en Romo.