Saltu al enhavo

Noir Désir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noir Désir
rokmuzika grupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1980 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Noir Désir (esperante "nigra deziro") estas franca rokbando, kiu aperis en 1980 el Bordoza scenejo. La fama kantisto, Bertrand Cantat, ŝatas literaturon, tio aŭskulteblas en tekstoj de kantoj. La aliaj bandanoj estas Serge Teyssot-Gay ĉe gitaro, Denis Barthe ĉe drumoj kaj Frédéric Vidalenc (anstataŭigita en 1996 de Jean-Paul Roy) ĉe basgitaro. Muzikoj kaj paroloj de tiu bando enhavas viglan energion.

La grupo disiĝis post kiam Bertrant Cantat estis kondamnita je 6 jaroj en karcero pro bato de lia koramikino, Marie Trintignant kiu mortis iom poste.