Nombronomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

baza regulo pri formado de nombronomoj[redakti | redakti fonton]

En la nomo de la numeralo la sinsekvo de la vortoj estas la sama kiel la sinsekvo de la ciferoj de la nombro (en pluraj lingvoj estas interŝanĝitaj la unuoj per la dekoj).

La nulo ne estas uzata en la nomformado, sed por redoni la ekzaktan grandecon necesas ĝustamaniere intermeti la fundamentajn numeralojn: mil, cent kaj dek.

La vortoj por grandegaj nombroj estas miliono, miliardo, k.t.p.

ekzemploj[redakti | redakti fonton]

nombro en ciferojnombronomo en vortoj
10 374dekmil tricent sepdek kvar
100 981centmil naŭcent okdek unu
321 654tricent dudek unu mil sescent kvindek kvar
4 568 000kvar milionoj kvincent sesdek ok mil
1 884 322unu miliono okcent okdek kvar mil tricent dudek du
170,258cent sepdek komo du kvin ok