Nomeklipso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la programlingvoj nomeklipso okazas kiam nomo deklarita en iu regiono kolizias kun la tekste sama nomo deklarita en regiono ekstera (pli vasta). En tia okazo la signifon de la nomo el la ekstera regiono eklipsas la nomo loka.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu ekzemplo estas en esperantigita Paskala pseŭdokodo:

programo P;
var a: entjera; { malloka variablo  }
proceduro p1;
   starto
      skribuLin('p1: a =', a:2) { ĉi tie a estas neloka variablo }
   fino;
proceduro p2;
  var a: entjera; { a estas redeklarita }
  starto
      a := 2;
      skribuLin('p2: a =', a:2) { ĉi tie a estas la loka variablo }
  fino;
starto {de la programo; la malloka regiono: }
   a := 0; {valorizo de la malloka a}
   p1;     { p1 konas nur la mallokan a=0 }
   p2;     { p2 valorizas kaj printas sian lokan a=2 }
   skribuLin('fine: a =', a:2); { la malloka a restas senŝanĝa, a=0 }
fino.

La eligaĵo estas:

p1: a = 0
p2: a = 2
fine: a = 0