Non c'è due senza quattro
Aspekto
| Ne estas du sen kvar | |
|---|---|
Sceno de la filmo | |
| filmo | |
| Originala titolo | Non c'è due senza quattro |
| Produktadlando | Italio |
| Originala lingvo | Angla |
| Kina aperdato | 1984 |
| Daŭro | 99 minutoj |
| Ĝenro | Komika komedio |
| Kameraado | Silvano Ippoliti |
| Reĝisoro(j) | Enzo Barboni (E.B. Clucher) |
| Produktisto(j) | Vittorio Galiano |
| Scenaro | Marco Barboni |
| Filmita en | Brazilo |
| Loko de rakonto | Rio-de-Ĵanejro • Nov-Jorko |
| Muziko de | Franco Micalizzi |
| Distribuo | CEIAD |
Ne estas du sen kvar (itala: Non c'è due senza quattro) estas filmo de 1984 direktata de Enzo Barboni, kun ĉefroluloj Terence Hill kaj Bud Spencer.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Elliot Vance (piloto) kaj Greg Wonder (saksofonisto) estas vokata por iri al Rio-de-Ĵanejro por anstataŭigi du aristokratojn, la fratoj Bastiano kaj Antonio Coimbra de la Coronilla y Azevedo.
Sed estas multaj malamikoj de la fratoj Coimbra, kiuj volas buĉi ilin. Kiel en la aliaj filmoj de Bud Spencer kaj Terence Hill, la malamikoj ricevas multajn pugnobatojn.
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Terence Hill - Elliot Vance / Bastiano Joao Coimbra de la Coronilla y Azevedo;
- Bud Spencer - Greg Wonder / Antonio Coimbra de la Coronilla y Azevedo;
- April Clough - Olympia Chavez de Altamirano;
- Nello Pazzafini - Tango;
- Harold Bergman;
- C.V. Wood Jr.;
- Dary Reiz.

