Nord-Afrika kampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nord-Afrika kampanjo en la Dua mondmilito servis al Germanio kaj Italio sekurigi sian sudan flankon. Celo estis interalie konkeri britan Egiption. Je la batalo ĉe El-Alamejn en 1942 la provo fiaskis. En 1943 la okcidentaj aliancanoj sukcesis konkeri Tunizion kaj ekiri al suda Italio.