Norda harnaza vombato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
וומבט שעיר-אף צפוני
Norda har-naza vombato (Lasiorhinus krefftii)
Arealo

La Norda har-naza vombato (Lasiorhinus krefftii), estas unu el tri specioj de vombatoj. Ĝi estas unu el plej raraj grandaj mamuloj en la mondo kaj estas draste endanĝerita. Ties historia teritorio etendiĝis tra Novsudkimrio, Viktorio, kaj Kvinslando tiom ĵuse kiom ĝis antaŭ 100 jaroj, sed ĝi estas nun limigita al unu loko de 3-km2 ene de la Nacia Parko Arbaro Epping de 32-km2 en Kvinslando. En 2003, la totala populacio konsistis el 113 individuoj, inklude nur ĉirkaŭ 30 reproduktaj inoj.[1] En la lasta censo farita en 2010 oni trovis ĉirkaŭkalkulitan populacion de 163 individuoj, kaj en ĵusaj jaroj la specio signifas, ke ĝi sekvas la tendencon laŭ malrapida sed stabila pliiĝo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eastwood, K. (Oktobro–Decembro 2003). “Saving the northern hairy-nosed wombat”, Australian Geographic (72). 
  2. Horsup, Alan. Northern hairy-nosed wombat. Queensland Government. The State of Queensland (Department of Environment and Heritage Protection). Alirita 22a de Februaro 2014.