Nordokcidenta Limprovinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Nordokcidenta Limprovinco aŭ en angla North-West Frontier Province (NWFP) estis iama provinco kreita de la britoj en ties vastaj teritoriojn en Sudazio tiam nomita Brita Hindio. Ĝi estis establita en 1901 kaj dissolvita en 1955, post ok jaroj kiel parto de la sendependa ŝtato Pakistano.

La provinco kovris areon de 70,709 km², inllude multe el la nuna provinco Ĥajber-Paŝtulando (nomita ankaŭ ĤP) sed eksklude la iaman princlandojn Amb, Ĉitral, Dir, Phulra kaj Svato. La ĉefurbo estis la urbo Peŝavaro kaj la provinco estis komponita de tri dividaĵoj (nome Peŝavaro, Dera Ismail Ĥan kaj Malakando). Ĝis 1947 tiu provinco havis limojn kun kvin ĉefaj ŝtatoj norde, malgrandaj ŝtatoj de Gilgit nordoriente, la provinco de Okcidenta Panĝabo oriente, kaj la provinco Beluĉistano sude. Afganio restis nordokcidente, kaj la tribaj areoj formis intermezan zonon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]