Notker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Notker Balbulus

Notker Balbulus naskiĝis 840 en JonschwilHeiligaŭ - kaj mortis 912 en la Princabatejo Sankt-Galo). Li estis benediktano de la abatejo en Sankt Gallen, poeto, komponisto, teologo kaj historiisto.

Vivo kaj verko

Notker naskiĝis en la regiono de Sankt-Galo aŭ en Heiligaŭ aŭ en Jonschwil ĉirkaŭ en la jaro 840 kiel filo de nobla familio. Li edukiĝis en la lernejo de la Monaĥejo Sankt-Galo, studante la tradiciajn trivium kaj quadrivium de la sistemo de la sep liberaj artoj. Poste Notker mem iĝis monaĥo, instruis en la monaĥeja lernejo kaj estis bibliotekisto. Notker estas konata kiel poeto (li verkis himnojn), komponisto (li estis inter la unuaj verkantoj de sekvencoj), muzikteoriisto kaj historiisto (oni atribuas al li la kolekton "Agoj de Karolo la Granda" ("Gesta Caroli Magni"), verkitan en la 880aj jaroj). Notker mortis en Sankt Gallen la 6an de aprilo 912. Li estis beatigita en 1512.