Nova Vilaĝo (Linia Urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de la kvartalo Pueblo Nuevo en la distrikto Ciudad Lineal.

Nova Vilaĝo, en hispana origine kaj oficiale Pueblo Nuevo estas kvartalo oriente de la urbo Madrido. Ĝi troviĝas ene de la distrikto numero 15, Ciudad Lineal. Ties ĉefaj stratoj estas Strato Alkalao kaj Hermanos García Noblejas. Inter la ĉefaj lokoj de la kvartalo troviĝas la komerca centro Alcalá Norte (vendejaro).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kvartalo situantas sude de la Strato Alkalao kaj atingas ĝis la M-23. Okcidente estas la Tombejo Almudena kaj oriente la distrikto San Blas.