Nubank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nubank
Nubank
Markemblemo de Nubank
porprofita banko • bankonegoco • neobank • publika kompanio vd
Dum 6-a de majo 2013 - nekonata/nuntempe
Fondita 6 de junio 2013
Sidejo San-Paŭlo
Lando Brazilo
Posedata de David Vélez vd
TTT nubank.com.br
vdr

Nubank, oficiala nomo Nu Pagamentos S.A. Instituição de Pagamento, estas maturiĝinta brazila ekfirmao en la segmento financaj servoj, pionire agante per novaj teknikaĵoj, kun sidejo en San-Paŭlo, oficiale fondita la 6-an de junio 2013 de David Vélez Vagner S.Teves Jr., Edward Wible kaj Cristina Junqueira. Ĝia unua produkto estis anoncita en 2014: kreditkarto kun la marko Mastercard, sen jara kotizo, plene kontrolita per plurfunkcia poŝtelefono. Post sinsekvaj financaj kontribuoj de investantoj, kiel tiu okazinta en 2014 el eksterkando, pli da funkcioj aldoniĝis al la servoj laŭlonge de la tempo. En 2016 Nubank atingis la mejloŝtonon de pli ol 8 milionoj da kreditkartaj mendoj, kaj en tiu sama jaro ĝi estis taksita je 4 miliardoj da dolaroj, iĝante "unukornulo", kiel oni kutimas nomi privatajn ekfirmaojn kostaj pli ol unu miliardo da dolaroj. En la sama jaro ĝi aldonis la debetkartan funkcion.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]