Nula horo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana urbo Kolonjo post la milito

La nocio Nula horo (de la germana Stunde Null, t.e. “Horo Nul”) signifas en Germanujo kaj Aŭstrujo la tempon tuj post la Dua Mondmilito, precipe ekde la 8-a de majo 1945, post la senkondiĉa kapitulaco de la germana armeo.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

La specialaj ecoj de la tiutempa “nulhora” societo en mezeŭropo montriĝis ĉefe en la granda penado rekonstrui la urbojn, kiuj estis grandparte detruitaj dum la antaŭa milito. Multaj germanaj urboj eĉ estis detruitaj je 50%.[1] Kelkfoje, la esprimo estas ankaŭ uzata por montri, ke ekde 1945 la societo kaj historio de Germanujo repuriĝis pro la tiutempe estigitaj okupaj zonoj. Pri tio precipe rememorigas la sen-naziigo, kiu estis puriganta la konsciencon de la germanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Falser: 1945–1949. Die ›Stunde Null‹, die Schuldfrage, der ›Deutsche Geist‹ und der Wiederaufbau in Frankfurt am Main, en: Ders.: Zwischen Identität und Authentizität. Zur politischen Geschichte der Denkmalpflege in Deutschland, Thelem Verlag, Dresdeno 2008, ISBN 978-3-939-888-41-3, p. 71-97.
  • Kurt Finker: Der 8. Mai 1945. Chancen für ein neues Deutschland, Potsdam 2005. (Dialogo en la PDS, 13)
  • Uta Gerhardt: Soziologie der Stunde Null. Zur Gesellschaftskonzeption des amerikanischen Besatzungsregimes in Deutschland 1944–1945/6, Suhrkamp, Frankfurt/M. 2005, ISBN 3-518-29368-0.
  • Peter Kruse (Eldoninto) Bomben, Trümmer, Lucky Strikes – Die Stunde Null in bisher unbekannten Manuskripten. wjs-Verlag, Berlino 2004, ISBN 3-937-98900-5.

Referencoj[redakti | redakti fonton]