Oțelu Roșu
Oțelu Roșu [ocelu roŝu] (hungare: Nándorhegy [nandorhedj], germane: Ferdinandsberg) estas urbo en Rumanio ĉe la suda piedo de Rusca-montaro nordoriente de Caransebeș. En 1910 ĝi havis 1.694 loĝantojn [germanoj, rumanoj, slovakoj, hungaroj); en 1992 11.799 (rumanoj, 6 % hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1829. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Oni aligis al ĝi Ohaba-Bistra. Administre apartenas al ĝi Cireșa kaj Mal.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)