Oțelu Roșu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oțelu Roșu ekde 1948 · antaŭe Ferdinandsberg / Nándorhegy
vilaĝo
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Distrikto Caraș-Severin
Komunumo Distrikto Caraș-Severin
Hist. regiono Banato
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 497  (2021) [+]
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 32′ N, 22° 22′ O (mapo)45.53333333333322.366666666667Koordinatoj: 45° 32′ N, 22° 22′ O (mapo) [+]
Alto 268 m [+]
Areo 63,81 km² (6 381 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Oțelu Roșu ekde 1948 · antaŭe Ferdinandsberg / Nándorhegy (Rumanio)
Oțelu Roșu ekde 1948 · antaŭe Ferdinandsberg / Nándorhegy (Rumanio)
DEC
Oțelu Roșu ekde 1948 · antaŭe Ferdinandsberg / Nándorhegy
Oțelu Roșu ekde 1948 · antaŭe Ferdinandsberg / Nándorhegy
Situo de Oțelu Roșu ekde 1948 · antaŭe Ferdinandsberg / Nándorhegy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oțelu Roșu [+]
vdr

Oțelu Roșu [ocelu roŝu] ekde 1948 (antaŭe germane Ferdinandsberg kaj hungare Nándorhegy [nandorhedj]) estas urbo en Rumanio ĉe la suda piedo de Rusca-montaro nordoriente de Caransebeș. En 1880 la loko Ferdinandsberg/Nándorhegy havis 1 195 loĝantojn (442 germanoj, 400 slovakoj, 224 rumanoj kaj 18 hungaroj), en 1910 estis 1 694 loĝantoj. En 1948 oni kunigis al ĝi la pli historian loĝlokon Ohaba Bistra kaj ligis ankaŭ du pliajn vilaĝojn, Cireșa kaj Mal. La nova komunumo ricevis la socialisme ideologian nomon Oţelu Roşu ("Ruĝa Ŝtalo"); en 1992 en la nova urbo vivis 11 799 loĝantoj (rumanoj, 6 % hungaroj; ĉiuj germanoj kaj slovakoj jam foriris), kaj laŭ la stato de 2021 tie vivis 8 497 loĝantoj. Ĝia unua skriba mencio de Ferdinandsberg/Nándorhegy estis en 1829. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (la reĝa departemento Krassó-Szörény).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]