Oakland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Oakland
urbego • urbo de Usono • sanctuary city • ĉarta urbo en Kalifornio • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
Statuso Urbo
Lando Usono
Ŝtato Kalifornio
Distrikto Kantono Alameda
Telefonkodo +1-510
Kodo laŭ FIPS 06-53000
Retpaĝaro http://www.oaklandnet.com
Politiko
Urbestro Jean Quan
Demografio
Loĝantaro 415,492 2 006
Loĝdenso 2 751 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°48′18″N 122°16′21″U  /  37.805°N, 122.2725°U / 37.805; -122.2725 (Oakland) (mapo) Koordinatoj: 37°48′18″N 122°16′21″U  /  37.805°N, 122.2725°U / 37.805; -122.2725 (Oakland) (mapo)
Alto 12.8 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 202,4 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC −8 (−7 somere)
Oakland (Tero)
Oakland (Tero)
DEC
Oakland
Oakland
Situo de Oakland
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oakland, California [+]
vdr
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oakland

Oakland estas urbo de la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi estas la ĉefurbo de Kantono Alameda kaj situas oriente de la Golfo de San-Francisko.

Laŭ la oficiala statistiko de 2006 Oakland estas la 44-a plej loĝata urbo de Usono kaj la 8-a en Kalifornio. Laŭ la censo de 2000 ĝi estas, kune kun Long Beach (Kalifornio) la etne plej varia urbo de Usono; ĝiaj loĝantoj havas pli ol 150 gepatrajn lingvojn.

La flago de Oakland estas flava kun verda arbo (kverko) kaj la skribo "Oakland 1852".

Trafiko

Oakland estas ligita al San-Francisko, aliflanke de la golfo, per la San-Franciska-Oaklanda Golfa Ponto (San Francisco-Oakland Bay Bridge, mallonge Bay Bridge = Golfa Ponto). Al la insulo Alameda, en la golfo, ligas ĝin du tuneloj.

Fervojo BART iras, paralele al la Golfa Ponto, sub la golfo kaj servas la aglomeraĵon de Oakland per ok stacioj. De stacio "West Oakland", la unua oriente de la golfo, du linioj iras norden (al la centro de Oakland kaj plu), du sud-orienten (al la Flughaveno Oakland kaj plu).