Občina Dobrepolje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Občina Dobrepolje
municipo de Slovenio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1312
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 894  (2020) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 51′ N, 14° 42′ O (mapo)45.8514.7Koordinatoj: 45° 51′ N, 14° 42′ O (mapo) [+]
Areo 94,9 km² (9 490 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Občina Dobrepolje (Slovenio)
Občina Dobrepolje (Slovenio)
DEC
Občina Dobrepolje
Občina Dobrepolje
Situo de Občina Dobrepolje

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Municipality of Dobrepolje [+]
vdr
Občina Dobrepolje
Stacidomo de fervojo Dobrepolje - Predstruge.

Občina Dobrepolje estas unu el 212 municipoj de Slovenujo. Ĝi situas en la Regiono Osrednjeslovenska. La municipo konsistas el 24 komunumoj kaj ĝia tuta areo estas 103,1 km². Komence de 2017, ĝi havis 3,870 loĝantojn. La administra centro estas la vilaĝo Videm.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La municipo konsistas el 24 vilaĝoj:

Bruhanja vas, Cesta, Četež pri Strugah, Hočevje, Kolenča vas, Kompolje, Lipa, Mala vas, Paka, Podgora, Podgorica, Podpeč, Podtabor, Ponikve, Potiskavec, Predstruge, Pri Cerkvi-Struge, Rapljevo, Tisovec, Tržič, Videm, Vodice, Zagorica, Zdenska vas.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

La areo de la municipo estas mallarĝa kaj etendiĝas de nordokcidento al sudoriento, ĉirkaŭ 21 km. La alteco estas proksimume 430 m ĝis preskaŭ 960 m.

Nordokcidenta parto de la municipo transiras la fervojan linion, kiu kondukas de la urbo Grosuplje al la urbo Ribnica. Haveblas nur unu stacio en la vilaĝo Predstruge.

Apudaj municipoj estas: Občina Grosuplje norde, Občina Ivančna Gorica kaj občina Žužemberk oriente, Občina Kočevje sudoriente, Občina Ribnica kaj Občina Velike Lašče okcidente.