Odontochelys

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Odontochelys estas formortinta genro de testudoj (Testudinata) el la supera triaso, kiuj loĝis en la teritorio kie nuntempe estas la Popola Respubliko Ĉinio.

Oni identigis kaj priskribis ĝis nun nur unu specion en la genro, nome O. semitestacea. Odontochelys estas la plej malnova ĝis nun konata testudo.

La genra nomo venas el la malnovgreka kaj signifas dento (odonto-) kaj testudo (chelys). La specio havas la latinan prefikson semi- „duon“ kaj testaceus „karapaca“. La nomo tiel signifas „dentohava testudo kun duonkarapaco“.

La trovita fosilio grandas 40 cm, vivis antaŭ 220 milionoj da jaroj kaj estas trovita en sudokcidenta ĉinia provinco Guizhou. La fosilia testudo havis dentojn en la supra kaj suba makzeloj, karapacon nur sur la ripoj. Mankis la rigida dorsa karapaco.

Ĝi vivis verŝajne en la riverdeltoj.