Oficoj de la Roma Kurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oficoj de la Roma kurio)


La Oficoj de la Roma Kurio estas ekleziaj administraj fakoj de la Roma kurio kiu permesas kaj garantias la ordigitan funkciadon de la diversaj strukturoj disponigitaj por igi efikaj la aktiveco de la Apostola seĝo kaj de la Papo.

Kiel oni povas scii, la Pastor Bonus, la apostola konstitucio per kiu papo Johano Paŭlo la 2-a reorganizis la diversajn ministeriojn de la Apostola Seĝo, en la artikolo 2 difinas la novan strukturon de la Roma kurio en kvin Ministerioj: Ŝtatsekreterejo de la Apostola Seĝo, la Kongregacioj, la Ekleziaj Tribunaloj, la Papaj konsilioj kaj la Oficoj de la Roma kurio (burooj).

Ili estas la Apostola Ĉambro kiu administras la havaĵojn de la Apostola Seĝo en periodo de Vaka Seĝo; la Administrado de la posedaĵoj de la Apostola Seĝo kiu administras ĉiujn specojn de bonaĵoj de la Apostola Seĝo en periodo de "Plena Seĝo"; la Apostola Prefekta Fako por la Ekonomiaj Aferoj de la Apostola Seĝo kiu kontrole observas la administradojn dependantajn de la Apostola Seĝo.

Asimileblaj al tiuj Oficoj estas aliaj du organismoj: la Prefekta Fako por la Pontifika Domo kiu asistas la papon en Vatikano kaj ties delokiĝoj, kaj la Ofico de la liturgiaj celebroj de la Supera Pontifiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Latina teksto de la Pastor Bonus [4]
  • [5][rompita ligilo] itallingva komunikaĵo de la vatikana gazetarsalono por sciigi ke papo Francisko, sekvante konsilon emerĝintan dum la Generalaj kardinalaj antaŭkonklavaj renkontiĝoj, nomumis tutamondan kardinalan komisionon por, interalie, studi modifojn de la Pastor Bonus kaj do por plibonigi la funkciadon de la diversaj apostolaj organismoj de la Roma kurio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]