Ok polonezoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Acht Polonaisen op. III für Klavier zu 4 Händen (Ok polonezoj op. 3 por piano je kvar manoj) estas malfrue trovita pianoverko de Robert Schumann, kies ekesto datiĝas je 1828.[1] Ĝi apartenas al al juneca verkaro de la majstro.

Karl Geiringer, tiam konservisto de la kolektoj de la Viena Societo de Muzikŝatantoj (Gesellschaft der Musikfreunde), malkovris la manskribaĵon de Schumann en 1933. Ĝi entenis laŭ sia subskribo „Ok polonezojn“ por piano je kvar manoj. Oni scias de Schumann, ke li havis grandan plezuron de kvarmana pianludo, tamen li verkis nur tre limigitan nombron de pianokomponaĵoj je kvar manoj, kio do konsistigas la apartan gravecon de la trovaĵo. Ĝi estis unuafoje prezentata en la jaro de la trovado kun parolata enkonduko de la eldoninto en la radiostacio Deutschlandsender.[2]

La polonezoj sekvas la modelon de Franz Schubert, sed superas ĝin „rilate harmonia aŭdaco kaj sona rafineco“[3]. Ankaŭ en ĉi tiu verko ekkoneblas la komponisto survoje al propra stilo. Schumann aĝis dum la komponado dek ok jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ute Jung-Kaiser, Matthias Kruse: Schumanns Albumblätter; Georg Olms Verlag, 2006, S. 129
  2. Vossische Zeitung, Ausgabe vom 28. Februar 1933, S. 3
  3. Robert Schumann (1810-1856): Werke für Klavier zu vier Händen Band 2, Nach dem Urtext der neuen Schumann-Gesamtausgabe, herausgegeben von Joachim Draheim; ISBN 978-3-85055-660-6