Okulmakulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papilio (Mycalesis patnia) montranta okulmakulojn en siaj flugiloj.

Okulmakulo (foje nomata science per la latinaj terminoj ocellusocelli) estas marko kun ronda formo de okulo. Ili troviĝas ĉe papilioj, reptilioj kaj birdoj. Ĉe membroj de la familio de Feledoj (kiaj la Leopardo kaj la Leopardkato), ankaŭ la blankaj cirklaj markoj de la dorso de la oreloj estas nomataj ocelli, kaj ili funkcias simile al la okulmakuloj ĉe aliaj animaloj.

La celoj de tiuj markoj estas ĉu kamuflo ĉu ŝajnigi danĝeron al eventualaj predantoj ke temas pri pli granda besto ol en la realo kies okuloj estas tiaj makuloj.