Olaf Stapledon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Olaf STAPLEDON (1886-1950) estas brita filozofo kaj verkisto de famaj sciencfikciaj romanoj, inter ili Last and First Men (Lastaj kaj unuaj homoj, 1930), Last Men in London (Lastaj homoj en Londono, 1932), Star Maker (Stelfaranto, 1937) kaj Sirius (Siriuso, 1944).

Lia verkaro rekte influis tiujn de i.a. Arthur C. Clarke kaj Stanisław Lem, nerekte ankaŭ tiujn de multaj aliaj aŭtoroj, ne nur sciencfikciaj, ekzemple ankaŭ de la esperanto-poeto Jorge Camacho (poemo Ebenoj..., en Saturno).