Olimpika stadiono (Moskvo)
Olimpika stadiono | |||
---|---|---|---|
stadiono sports complex (en) | |||
Malfermo | 29-a de julio 1980 | ||
Lando | Rusio vd | ||
Situo | Meŝĉanskij | ||
Situo | |||
Geografia situo | 55° 46′ 52″ N, 37° 37′ 35″ O (mapo)55.78104444444437.626425Koordinatoj: 55° 46′ 52″ N, 37° 37′ 35″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Registaro de Moskvo vd | ||
Retejo | http://olimpik.ru/ | ||
Olimpijskij Stadion, do la Olimpika stadiono (ruse Олимпийский Стадион) estas ĉefa parto de la sporta arkitektura ensemblo konstruita okaze de la 22-a Somera Olimpiko en 1980 en Moskvo, Sovetunio. La alia konstruaĵo estas la Olimpika naĝejo. Konstruo komenciĝis aŭtune de 1977 kaj estis kompletigita tri jarojn poste, en la printempo de 1980.
Desegnitaj de grupo de specialistoj sub gvido de elstara rusa arkitekto Miĥail Posoĥin ambaŭ konstruaĵoj estis tre modernaj por tiu tempo kaj havis unikajn teknologiajn instalaĵojn en tiama USSR kaj en la tuta Eŭropo. La stadiono havas ovalan formon kaj glitantan tegmenton. Ĝia maksimuma diametro egalas - 224 m, la minimuma - 183 m, spaco - 33 000 m², la tuta areo - 54 887 m². Ĉi-tio disponigas realigon de 22 sportoj de la Olimpika programo. La ĉefa areno povas esti transformita per movebla vando en apartajn areojn por samtempaj konkursoj en diversaj sportoj.
Ĝia situo en la Meŝĉanskij distrikto apud la Olimpijskij Avenuo kaj la metrostacio "Prospekt Mira" estis tre oportuna por sportistoj kaj spektantoj, kies kvanto povas atingi 80 000.
Post la Olimpiko tie okazis pluraj sportaj konkursoj, muzikaj spektakloj kaj koncertoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (enigita tradukilo kun Esperanto)