Meŝĉanskij (distrikto de Moskvo)
Meŝĉanskij | |||
---|---|---|---|
Distrikto de Moskvo | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Moskvo [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Regionoj | Centra federacia regiono, Moskvo | ||
- koordinatoj | 56° N, 38° O (mapo)55.77583333333337.6275Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo) [+] | ||
Loĝantaro | 56 077 [+] (2002) | ||
Meŝĉanskij | |||
Vikimedia Komunejo: Meshchansky [+] | |||
La urbodistrikto Meŝĉanskij (ruse Мещанский район, latinliterigite rajon Meŝĉanskij) situas en la Centra administra arondismento (ruse Центральный административный округ, latinliterigite Centralnij administrativnij okrug) de Moskvo, en la centra urboparto. La distrikto kovras areon de 460 hektaroj. En 2016 tie rezidis 60 014 loĝantoj.
Dum jarcentoj ĉi-loke disvolviĝis diasporo de rifuĝintoj el Pollando (ĉefe ukrainoj, belorusoj kaj ceteraj ortodoksuloj), kiuj parolis pollingve. Ili nomis sin "mieszczanie" t.e. "urbanoj". Tiel aperis Meŝĉanskaja Sloboda (memadministrado). Ĝi okupis areon situantan ekster tiama Moskvo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Moskva Durov Teatro de Animaloj
- Sretenskij monaĥejo
- Dipatrina monaĥejo
- Ekateriniskij parko
- Farmacia plantejo
- Olimpijskij stadion
- Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Sklifosovskij
- Tutrusia Ekspozicia Centro
Aliaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Fama blinda esperantisto kaj verkisto Vasilij Eroŝenko lernis ekde la 15-a de julio 1899 ĝis la 15-a de majo 1908 en Moskva lernejo-internulejo por blindaj infanoj, samtempe li ludis violonon kaj gitaron en tiea orkestro kaj kantis en la ĥoro. Ĝi tiam situis en la konstruaĵo: la Unua Meŝĉanskaja, 11 (nun Paco avenuo,13)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2017-06-27 per la retarkivo Wayback Machine la distrikta administrejo ruse
- [2] promenado tra la du ĉefaj stratoj - Paco avenuo kaj Sretenka kun fotoj ruse
- [3] vojaĝo tra Paco avenuo {video)