Olivarba branĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivarba branĉo

La olivarba branĉo en okcidenta kulturo, devene el la kutimoj de Antikva Grekio, estas simbolo de paco aŭ venko kaj estis portata de edziĝantinoj.

Antikvaj Grekio kaj Romio[redakti | redakti fonton]

Marso Paciga portanta Olivarban branĉon, reverse de monero stampita dum regado de Emiliano.

En Greka mitologio, Ateno konkurencis kun Pozidono por posedo de Ateno. Pozidono postulis posedon per enbato de sia tridento en la Akropolon, kie aperis puto de marakvo. Atena ekposedis per planto de la unua olivarbo ĉe la puto. La kortego de dioj kaj diinoj regulis, ke Atena havis la plej bonan rajton al la lando ĉar ŝi donis la plej bonan donacon.[1] Olivarba krono estis vestata de fianĉinoj (geedzigantaj)[2] kaj atribuata kiel premio al la venkintoj de olimpikoj.[3]

En Biblio[redakti | redakti fonton]

En la libro de Genezo Noao komprenas ke la diluvo finis kiam revenas al la arkeo kolombo portanta en beko olivarban branĉon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Graves, The Greek Myths, Penguin, 1960, Sect.16.c
  2. "Olive branch". The Oxford English Dictionary, reta eld., 2004. [1] (oni postlas subskribon)
  3. The Real Story of the Ancient Olympic Games. Arkivita el la originalo je 2009-06-03. Alirita 2011-06-26.