Oltina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oltina estas komunumo en la distrikto Constanța, Rumanio. Al ĝi apartenas la vilaĝoj Răzoarele, Satu Nou (vilaĝo Oltina) kaj Strunga (Constanța).

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la sudorienta parto de Rumanio, 110 km okcidente de Constanța, 15 km norde de la plej proksima urbo Băneasa. Ĝi situas apud la Oltina-lago, proksime al la Ostrova branĉo de la Danubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la areo de Oltina videblas ruinoj de la antikva setlejo Altinum. Dum la turka regado, ĝi apartenis al la bulgara urbo Silistra. Ĝi estis ekde 1956 parto de Adamclisi ĝis 1968, kiam ĝi ricevis la rangon de komunumo.