Oltu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oltu (armene: Ւղթիկ Ughtik aŭ Ւլթիկ Ultik, kartvele: ოლთისი Oltisi, ruse: Олти Olti) estas urbo kaj distrikto en provinco Erzurum en la regiono Orienta Anatolio, Turkio. La urbo estiĝis en proksimo de la malnova kartvela kaj bizanca fortikaĵo Oukhiti.

Oltu situas en la Rojovalo Oltu, alfluanto de la rivero Çoruh, en la nordorienta regio de Turkio. La urba ĉirkaŭao estas arbara, montara, la plej ataj pintoj estas Akdağ (3030m) kaj Kırdağ (2000m). La jara averaĝa temperaturo estas 10.2 °C.

Oltu esta fama pro la Ŝtono de Oltu, konata kiel Nigra Sukceno kun obtuz-brila nigra koloro kaj skulptita por produkti juvelojn, rozariajn bidojn, ŝlosil-ĉenojn, pipojn kaj skatoletojn.