Onavas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Onavas (komunumo))
Onavas
Dosiero:044 Esperanto Sonora.PNG
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita 1622
Poŝtkodo 85740
Kodo laŭ INEGI 26 044
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jesús Mungía rodriguez (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 392
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 28°28′N 109°32′U  /  28.467°N, 109.533°U / 28.467; -109.533 (Onavas) (mapo)
Alto 180 m
Areo 372,6 km²
Horzono UTC -7
Situo de Onavas en (Meksiko)
Situo de Onavas en (Meksiko)
DMS
Situo de Onavas en
Situo de Onavas en
Situo de Onavas en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ónavas Municipality [+]
vdr

Onavas estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Onavas. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26044.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 399 loĝantojn. El tiuj estis 214 viroj kaj 185 virinoj. La komunumo havas surfacon de 372,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 180 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 611 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 307 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 278 scipovis legi kaj skribi kaj 29 personoj estis analfabetoj. Do 9,45 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 427 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,23 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Onavas venas de la kahita lingvo kaj ĝi signifas "sala akvo". En la teritorio en la antaŭhispanaj tempoj vivis la pimoj (Pimas bajos). La fondo okazis samtempe kun la fonde de la komunumoj Movas kaj Nuri de du jezuitaj misiistoj, la belga Diego Vandersipe kaj la hispano Blas de Paredes. Onavas fariĝis komunumo en la dua duono de la 19-a jarcento, sed ĝi poste denove perdis tiun statuson. Nur je la 11-a de oktobro 1907 ĝi fariĝis denove komunumo. La komunumo Onavas denove perdis la aŭtonomion je la 26-a de oktobro 1930 kaj ĝi fariĝis parto de la komunumo Ures, sed finfine post la 3-a de oktobro 1935 ĝi daŭre gardis tiun statuson, kvankam hodiaŭ ĝi estas unu el la plej malgrandaj komunumoj rilate al la loĝantaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]