Saltu al enhavo

Opština Bogovinje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Bogovinje
Komunumo de Nord-Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Polog
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 906  (2021) [+]
Loĝdenso 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 20° 55′ O (mapo)41.93333333333320.916666666667Koordinatoj: 41° 56′ N, 20° 55′ O (mapo) [+]
Alto 1 339 m [+]
Areo 141,65 km² (14 165 ha) [+]
Opština Bogovinje (Nord-Makedonio)
Opština Bogovinje (Nord-Makedonio)
DEC
Situo de Opština Bogovinje

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bogovinje Municipality [+]
vdr

Opština Bogovinje estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 22 906 homoj[1][2] sur areo de 141,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 162 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Bogovinje.

Loko, priskribo

[redakti | redakti fonton]
la loka rivero Bogovinjska Reka

Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la regiono Polog. Plejparte ĝi situas en la okcidento de la nacia parko Šar Planina. La alteco ĉi tie atingas pli ol 2700 m. De la montoj, de okcidento al oriento fluas la loka rivero Bogovinjska Reka.

La oriento de la komunumo situas en alteco de ĉirkaŭ 450 - 600 m, en la malaltaj teroj de la rivero Vardar.

En ĉi tiu parto, en la direkto de nordo al sudo, pasas la vojo n-ro R1206 kaj ankaŭ la aŭtovojo A2 / E65 de Tetovo al Gostivar. Samtempe ekzistas ankaŭ fervoja linio.

La komunumo konsistas el entute 14 vilaĝoj: Bogovinje, Dolno Palčište, Gorno Palčište, Gorno Sedlarce, Jelovjane, Kamenjane, Novaḱe, Novo Selo, Pirok, Rakovec, Selce Keč, Siničane, Urvič kaj Žerovjane.

Vilaĝoj en la Opština Bogovinje

Najbaraj komunumoj estas opština Tetovo en la nordo, opština Brvenica en la oriento kaj opština Vrapčište en la sudo. Okcidente pasas la limo kun Kosovo.

Ĉirkaŭ Opština Bogovinje
Tetovo
 Kosovo Opština Bogovinje Brvenica
Vrapčište

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie albanoj (95,2%) kaj turkoj (4,1%).

Religio ĉirkaŭ 99% islamanoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Боговиње en la makedona Vikipedio.