Operkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Operkulo (operculum) estas tegilo, kovrilo, precipe la osteca tegilo de la brankoj de la fiŝoj.


Operkulo estas ankaŭ la kovra malfermiĝanta valvo de iaj fruktaj organoj: de muska kapsulo, de asko de Pezizomycetes aŭ de piksidio ĉe iuj florplantoj.


Operkulo estas ankaŭ la vaksa fermilo de la abelĉeloj plenaj de larvoj aŭ de mielo.