Opština Pehčevo
Opština Pehčevo | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | orienta regiono | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 983 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 46′ N, 22° 53′ O (mapo)41.7622.88Koordinatoj: 41° 46′ N, 22° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 266 m [+] | ||
Areo | 207 km² (20 700 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pehčevo Municipality [+] | |||
Opština Pehčevo estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Ĝi situas ĉe la orienta rando de la Orienta Regiono. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 3 983 homoj[1][2] sur areo de 207 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Pehčevo.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]La komunumo Pehčevo situas en la supraj atingoj de la rivero Bregalnica, en valo historie konata kiel Pianec. En la nordo estas la Goljak-montoj kaj en la sudo Malešev-montoj.
La altitudo de la areo estas ĉirkaŭ 750 m en la valo ĝis preskaŭ 1900 m en la montoj ĉe la ŝtata limo.
La vojo R1302 pasas de nordo al sudo kaj la vojo R1304 en la suda parto.
La komunumo konsistas el urbeto Pehčevo kaj 6 aliaj vilaĝoj: Negrevo, Pančarevo, Robovo, Umlena, Crnik, Čiflik.
Najbaraj municipoj estas: Opština Delčevo en la nordo kaj Opština Berovo en la sudo. La orienta rando de la komunumo formas la ŝtatan limon kun Bulgario.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Пехчево en la makedona Vikipedio.