Orfű

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasta panoramo de Orfű

Orfű estas malgranda vilaĝo, banloko kaj ripozejo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.

Blazono de Orfű
Panoramo de Orfű

Bazaj informoj

Situo

Orfű situas en montaro Mecsek sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Pécs troviĝas je 14 km-oj.

Historio

Dum la ferepoko keltoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 14-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Orfev". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En la 18-a jarcento germanoj refondis la komunumon. Vilaĝetoj Mecsekrákos en 1969. Mecsekszakál kaj Tekeres en 1975, Bános en 1979 aliĝis al Orfű.

Vidindaĵoj