Orgasma festotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Orgasma festotago okazas en la 9-a de majo en brazila urbo Esperantina (Piaŭio), ekde 2001, kiam la festotago estis aprobata de urbĉambro. La proponanto de tiu festo estis urbkonsilanto Arimatéia Dantas. En orgasma festotago, oni metas en la stratoj afiŝojn apogantajn la orgasmon. Ankaŭ defilas ujo en formo de paro, en kiun la loĝantoj metas biletojn kun siaj deziroj. Eblas alsendi mesaĝon ankaŭ per la interreto. Sekve, vespere, okazas "sciencaj" paroladoj pri la orgasmo kaj kiel atingi ĝin. Fine, la plej maljuna prostituistino de la urbo paroladas pri siaj spertoj.

Dantas ekhavis la ideon ĉar multaj el liaj koramikinoj ne atingis orgasmon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]