Orlopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekco de ŝipo, kun la orlopo reliefigita ruĝe
Orlopo de la Svedia militŝipo Vasa (1628)

En naŭtiko, la orlopo[1] estas la plej malsupra ferdeko en ŝipo.[2]:279

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ŝipo ordinare havas plurajn ferdekojn super la fundo de la hulo. La orlopo estas la ferderko plej proksima al la fundo de la hulo.

La orlopo ordinare kuŝas subakve. Oni ofte stivas kablojn sur la orlopo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto estas ĝermana (angle orlop, germane Orlop), el nederlande overlopen “superkuri”, pro ĝia loko super la hulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]