Orontidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenio sub la orontidoj, ĉ.la jaro 250.

La Orontida dinastio (armene:Երվանդունիների հարստություն -Jervandunineri-harstout'iun), aŭ, konata sub ilia antikva nomo, Yervanduni) estis la unua konata armena dinastio. La orontidoj establiĝis en Armenio ĉirkaŭ la tempo de la invadoj de skitoj kaj medoj en la 6-a jarcento a.K..

La orontida dinastio regis Armenion seninterrompe dum la periodo enhavanta la 6-an jarcenton a.K. kaj la 1-an jarcenton p.K., komence kiel vasalaj reĝoj aŭ satrapioj de la Meda kaj Aĥemenida imperioj kaj establis memstaran reĝlandon post la kolapso de la Aĥemenida Imperio. Poste ili estis reĝoj de Sofeno kaj Komaĝeno kiuj poste falis sub la povo de la Romia Imperio.

La nomo Orontes estas la helenigita formo de virnomo el irania origino; Երուանդ (Eruand) en grabaro (antikva armena). La nomo en la greka estas Ὀρόντης. Ĝi havas avestan ligon kun Auruuant (bravulo, heroo) kaj persa Arwand. Ĝi ankaŭ havas ligojn kun la hitita nomo Arnuwanda.

Jen listo de orontidaj reĝoj kiuj regis de la jaro 336 ĝis 200 a.K.: