Ortopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La arbeto de Andry

Ortopedio (malnovgreke ὀρϑός „rekta“ kaj παιδεύειν „eduko“) laŭ PIV estas

  1. kuraca arto malhelpi aŭ korekti deformiĝon de homa korpo, precipe ĉe la infanoj, kaj
  2. la arto anstataŭi naturan organon aŭ korpoparton per artefarita peco (protezo).

Temas pri fako de medicino tre proksima al ĥirurgio, kaj en iuj landoj ĝi konsideriĝas subspecialiĝo de ĥirurgio, ne propra fako.

Historio

La esprimo estis kreita en la jaro 1741 de Nicolas Andry de Boisregard, pariza infankuracisto. Li komparis ortopediiston kun ĝardenisto, kiu fiksas malrektan arbeton je forta stango. Ek de tiam tiu bildo estas la baza alegorio de ĉiuj ortopediaj fakasocioj. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Orthopädie, oder die Kunst, bey den Kindern die Ungestaltheit des Leibes zu verhüten und zu verbessern [Ortopedio aŭ la arto eviti ĉe infanoj la misformo de la korpo kaj plibonigi ĝin], germanlingva reprodukto de la unua eldono de 1744, perlaborita de D. Wessinghage. Schattauer 1987.

Ŝablono:Ĝermo-medicino