Osred la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Osred la 2-a (m. la 14-an de septembro 792) estis tre mallonge reĝo de Northumbria, Anglio de 788 al 790.

Lia patrino estis fratino de Oswulf, kiu regis Northumbria de 758 al 759.

Tiuepoke Northumbria suferis pro kvereloj inter la plej potencaj familioj, kaj oftis detronigo de reĝoj. La 23-an de septembro 788 Aelfwald la 1-a estis murdata de nobelo nomata Sicga. Osred iĝis reĝo kaj portempe ŝajnis ki li povus unuigi la kverelantajn nobelajn partiojn. Tamen ĉirkaŭ 790 li estis detronigata, kaj Aethelred la 1-a revenis de ekzilo kaj regajnis la regnon (li mem estis detronigita en 779). Osred estis ekzilata, probable al Manksinsulo.

En 792 Osred la 2-a klopodis regajni la tronon sed malvenkis, kaj estis kaptata kaj mortigata la 14-an de septembro. Li entombiĝis ĉe Tynemouth.