Ĉambra astronomia horloĝo de Jan Mašek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ostrava astronomia horloĝo)
Ĉambra astronomia horloĝo de Jan Mašek

Ĉambra astronomia horloĝo estas unika ĉambra astronomia horloĝo el la jaroj 1924-1935. Ĝia aŭtoro estas teknikisto el Ferfabriko Vítkovice Jan Mašek, kiu en la jaro 1967 omaĝe al 700-a datreveno de la unua mencio pri Ostrava donacis ĝin al la urbo. Nuntempe ĝi troviĝas en Ostrava muzeo.

La astronomia horloĝo enhavas klasikan horloĝan ciferplaton, kalendaron, astronomian parton kaj planedan parton. Sume ĝi havas 51 funkciojn. Tranĉita baroka kesto kun ora cizelado estas alta 225 cm. La maŝino estas movigata per okkilograma pezilo. Tiu ĉi pezilo memtiriĝas helpe de elektra kurento. Interne de la maŝino troviĝas 2500 konsisteroj. Interne krom aliaj troviĝas svisaj ludmaŝinoj kun ok operaj melodioj. Precizan funkciadon tenas sekunda kompensa pendolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]