Ostrofungo
Ostrofungo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pleurotus ostreatus (Jacq.) P. Kumm. , 1871 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ostrofungo (Pleurotus ostreatus) estas fungo, kiu povas kreski je malforta frosto. Ĝi fakte bezonas iom da malvarmeco por aktivigi la kreskadon. Tial ĝi troveblas ĉefe dum la malvarma sezono. Ĝi prefere kreskas ĉe formortintaj falfoliaj arboj, kelkfoje alte sur la trunko. Tial ĝi apartenas al la - nesistema - grupo de arbofungoj.
Ostrofungojn oni kreskigas kaj vendas grandnombre. Hobioĝardenistoj povas kreskigi ilin. La kreskado sufiĉe facilas sur pajlo kaj ligno.
Ĝi povas atingi eĉ diametron de 1 metro kaj pezon de 10 kg.
Eksteraj ligiloj
greke germane Klarigoj por kreskigado (PDF) greke germane Bildo de ostrofungo greke hispane Bildoj de ostrofungoj greke angle Pleurotus ostreatus en indexfungorum.org greke nederlande Ostrofungo ( Soortenbank )