Ottó L'Auné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

L'AUNÉ Ottó (pro. lone:) estis hungara inĝeniero naskita en Nadjenjedo la 11-an de februaro 1919 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de aŭgusto 1987.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó L’Auné studis de 1939 en Bukareŝto matematikon kaj fizikon, poste li translokiĝis Hungarujon kune kun siaj gepatroj. Li havigis diplomon de inĝeniero en 1948. De 1949 li lekciis en la teknikuniversitato kaj aliaj universitatoj de Budapeŝto. Estas elstaraj liaj esploroj pri la geodeziaj mezurteorioj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiegyenlítőszámítás (Bp., 1953);
  • Geodéziai gépszámítás (Bp., 1963);
  • Geodézia (Bp., 1965);
  • A modern matematika alkalmazása a kiegyenlítőszámításban (szakmérnöki jegyzet, Bp., 1971).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.