Ousmane Mey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ousmane MEY estas kameruna politikisto, kiu estis guberniestro de la Norda Regiono de Kameruno de 1972 ĝis aŭgusto 1983[1]. Ekde 2007 li responsas pri la Nacia Fonduso pri Socia Sekureco.

Mey originas de norda Kameruno kaj estis amiko de prezidento Ahmadou Ahidjo[2]. Li kunlaboris en 1972 al la verkado de la nuna konstitucio de Kameruno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Milton H. Krieger and Joseph Takougang, African State and Society in the 1990s: Cameroon's Political Crossroads (2000), Westview Press, paĝo 61, noto 73.
  2. Philip Burnham, The Politics of Cultural Difference in Northern Cameroon (1996), paĝoj 38–39.