Ovonaskulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ovodemeto)
Elkoviĝo de testudo

OvonaskulojOvodemetaj bestoj estas tiuj bestoj, kies ovoj ne havas evoluitan embrion kaj ĝi dum la demeto aŭ poste (ekstere) fekundiĝas (akvaj fiŝoj, amfibioj) aŭ antaŭe interne (reptilioj, birdoj, la kloakaj mamuloj). Ovonaskulo estas la plimulto de la insektoj kaj araneoj.

Ovonaskulo estas ankaŭ la tempo dum kiu la ino demetas sian ovaron, ekzemple grandaj maraj testudoj kutime venas sur plaĝon kaj dum unu nokto unue el fosas truon en grundo, poste ovodemetas kaj poste kovras la ovaron per sablo. La testudino revenas al la maro kaj nek okazas kovado nek ŝi denove prizorgas la naskiĝontajn idojn.

Kaze de birdoj la ino povas ovodemeti dum kelkaj tagoj. Tio gravas ĉe kelkaj specioj ĉar ofte la unuaj ovoj demetitaj ankaŭ unue okazas tie eloviĝo kaj la proporcio de survivado dependas je tio; kutime ĉu la ino ĉu ambaŭ gepatroj ĉu malofte nur la virbirdo realigas la kovadon. En kelkaj specioj en sama nesto kelkaj inoj ovodemetas kaj ne nur unu. En kelkaj specioj (tiuj de nestoparazitoj kiel Kukoledoj la ino ovodemetas en nepropraj nestoj kaj tute ne prizorgas sian idaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]