Kukoledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukoledoj
Flavbeka kukolo (Coccyzus americanus)
Flavbeka kukolo (Coccyzus americanus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coccyzus
Vigors, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Birda klaso > Kukoloformaj > kukoledoj La kukoloj estas familio de birdoj, nome Cuculidae en latinlingva scienca nomo kaj Kukoledoj en Esperanto, de la preskaŭ Paseroformaj birdoj.

Estas konataj genroj kaj specioj (vidu pli ampleksan taksonomion sube) la jenaj:

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La ordo CuculiformesKukoloformaj, krom la kukoloj, inkludas ankaŭ la familio de turakoj, MusofagedojMusophagidae, foje traktita kiel separata ordo, MusophagiformesMusofagoformaj. Kelkaj zoologoj inkludis ankaŭ la unikan hoacino en la Kukoloformaj, sed ties taksonomio restas polemika.

La familio de kukoloj, krom la menciitaj specioj, inkludas ankaŭ la vojkurulojn, koelojn, malkohaojn, malagaskukolojn, centropojn kaj aniojn. La centropoj kaj anioj estas foje separataj kiel diferencaj familioj, nome la Centropodedoj kaj la Krotofagedoj respektive.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Kukoloj en eŭropaj poŝtmarkoj

Kukoloj estas birdoj de varia grando kun sveltaj korpoj, longaj vostoj kaj fortaj kruroj. La piedoj estas zigodaktiloj (la du internaj fingroj estas direktitaj antaŭen kaj la du eksteraj malantauen). Plej parto de la kukoloj loĝas en arbaroj, sed kelkaj preferas pli malferman kamparon. Plej manĝas insektojn, kiel harecaj raŭpoj, kiuj estas evititaj de multaj birdoj, sed por ili estas specialaĵo. La kukoloj varias laŭ grando el la Malgranda bronzokukolo, de 17 g kaj 15 cm al la Kanalbeka kukolo, de 630 g kaj 63 cm.

La genroj de kukoloj diferenciĝas laŭ la nombro de unuaj flugilplumoj jene:

  • Phaenicophaeus, Coccyzus, Piaya - 9
  • Cuculus - 9 aŭ 10
  • Pachycoccyx, Clamator levaillantii, Centropus - 10
  • Microdynamis, Eudynamys, Clamator glandarius - 11
  • Kelkaj centropoj - 12
  • Scythrops novaehollandiae - 13

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu kanbirdo zorgas idon de Komuna kukolo, la plej konata.

Ĉirkaŭ 56 specioj de la Malnova Mondo kaj 3 de la Nova Mondo estas nestoparazitoj, ĉar la ino demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj.[1] La plej konata ekzemplo estas la eŭropa Komuna kukolo. La ovoj de la kukolo malfermiĝas antaŭ tiuj de la gastiganto kaj la kukolidoj kreskiĝas pli rapide; en plej parto de la kazoj la kukolido elnestigas la ovojn aŭ la idojn de la gastiganto. Tiu ido ne havis tempon por lerni tiun kutimon, ĝi devas esti instinkto trapaŝita genetike. La falsa patrino manĝigas la kukolidon kvazaŭ ĝi estus sia propra ido, dum la malferma buŝo de la kukolido utilas kiel signa stimulo por ke la gastiganto manĝigu ĝin.[2]

La parazitaj kukolinoj ŝajne specialiĝas kaj demetas ovojn kiuj ege similaspektas kun tiu de la elektita gastiganto. Tio estis helpata de natura selektado, ĉar kelkaj birdoj povas diferencigi la ovojn de la kukoloj disde la siaj, kio kaŭzas la elnestigon de la ovoj de la kukolo.[2] Parazitaj kukoloj estas grupitaj en gentoj, kaj ĉiu gento specialiĝas en preciza gastiganto. Estas pruvoj, ke la gentoj estas genetike diferencaj unu de alia.

Tamen, la plej parto de la specioj de kukoloj, inkludante malkohaojn, malgaskukolojn, centropojn, kaj vojkurulojn kaj plej parton de aliaj amerikaj kukoloj, konstruas siajn proprajn nestojn. Plej parto de tiuj specioj nestumas en arboj aŭ arbustejoj, sed la centropoj demetas siajn ovojn en surgrundaj nestoj aŭ en malaltaj arbustoj. Tamen en kelkaj okazoj la neparazitaj kukoloj parazitas aliajn speciojn, la gepatroj helpas manĝi la idon.

Plej parto de la kukoloj kiuj konstruas neston estas monogamaj, sed la anioj kaj la Gvira kukolo demetas siajn ovojn en komunaj nestoj. Ties kutimaro ne estas entute kooperativa; ino povas elnestigi la ovojn de alia dum la demeto de siaj ovoj.[1]

Neparazitaj kukoloj, kiel plej parto de aliaj ne-paseroformaj, demetas blankajn ovojn, sed multaj el la parazitaj specioj demetas koloritajn ovojn kiuj kongruas kun tiuj de la gastiganto el la paseroformaj.

La idoj de ĉiuj specioj estas nelenestiĝantaj antaŭ sendependo. Neparazitaj kukoloj elnestiĝas antaŭ ekflugo kaj kelkaj specioj de la Nova Mondo havas la plej mallongan kovoperiodon inter birdoj.[1]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Diference de plej parto de kukoloj, la Azia koelo estas ĉefe fruktomanĝanto.

Plej parto de la kukoloj estas insektomanĝulaj; kaj precize estas specialigitaj je manĝo de raŭpoj, inkludante venenajn harecajn tipojn evititajn de aliaj birdoj. Ili manĝas ankaŭ ampleksan gamon de aliaj insektoj kaj animaloj. La lacertokukoloj de Karibio, pro relativa malesto de rabobirdoj, specialiĝis en manĝo de lacertoj. Pli grandaj, grundotipoj kiel la centropoj kaj vojkuruloj manĝas ankaŭ serpentojn, lacertojn, etajn ronĝulojn kaj aliajn birdojn, kiujn ili frapegas per siaj fortaj bekoj.

Multaj koeloj, malagaskukoloj kaj la Kanalbeka kukolo manĝas ĉefe frukton,[3] sed ili ne estas ekskluzive fruktovoroj. La parazitaj koeloj kaj la Kanalbeka kukolo precize manĝas ĉefe frukton kiam ili estas manĝigataj de fruktovoraj gastigantoj, kiel la Figobirdo aŭ la Grakulino. Aliaj specioj eventuale manĝas ankaŭ frukton.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La Afrika kukolo estas identigita kiel separata specio surbaze de sia voĉo.

Kukoloj estas ofte ege sekretemaj kaj en multaj kazoj plej konataj laŭ ties ampleksa aro de alvokoj. La voĉo estas kutime relative simpla, kvazaŭ fajfoj, flutoj aŭ singultoj.[4] La familio de kukoloj prenas la popolajn kaj sciencan nomojn de la voĉo de la Komuna kukolo, kio estas popola ankaŭ pro la kukolhorloĝoj. Kelkaj el la nomoj de aliaj specioj kaj genroj devenas ankaŭ de ties voĉoj, ekzemple la koeloj de Azio kaj Aŭstralazio. En plej parto de la kukoloj la voĉo estas diferencilo por precizaj specioj, kaj estas utilaj por ties specifa identigo. Multaj similaj specioj identiĝis surbaze de ties voĉoj.


Alvoko

Voĉo de Strinigra kukolo surbendigita en Wayanad, Barato

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Kvankam kukoloj estas dumtagaj, multaj specioj alvokas dumnokte.[1]

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Kukolo
Akcipitra kukolo
Akcipitra kukolo
Hoĝsona akcipitra kukolo
Tufkukolo

Listo de subfamilioj, genroj kaj specioj:

Subfamilio Cuculinae (Nestoparazitaj kukoloj)[redakti | redakti fonton]

Subfamilio Phaenicophaeinae (Malkohaoj kaj Malagaskukoloj)[redakti | redakti fonton]

Subfamilio Coccyzinae (Amerikaj kukoloj)[redakti | redakti fonton]

Komparo de Nigrobeka kukolo kaj Flavbeka kukolo

Subfamilio Neomorphinae (Tipaj grundokukoloj)[redakti | redakti fonton]

  • Genro Tapera
  • Genro Dromococcyx
  • Genro Morococcyx
    • Malgranda grundokukolo Morococcyx erythropygus
  • Genro Geococcyx, Vojkuruloj
  • Genro Neomorphus
    • Skvama grundokukolo Neomorphus squamiger
    • Ruĝeca grundokukolo Neomorphus geoffroyi
    • Stria grundokukolo Neomorphus radiolosus
    • Ruĝflugila grundokukolo Neomorphus rufipennis
    • Ruĝbeka grundokukolo Neomorphus pucheranii

Subfamilio Centropodinae[redakti | redakti fonton]

  • Genro Centropus, Centropoj
    • Nigra centropo, Centropus celebensis
    • Ruĝeca centropo, Centropus unirufus
    • Nigravizaĝa centropo, Centropus melanops
    • Sunda centropo, Centropus nigrorufus
    • Avelkapa centropo, Centropus milo
    • Goljata centropo, Centropus goliath
    • Viola centropo, Centropus violaceus
    • Granda nigra centropo, Centropus menbeki
    • Nigrablanka centropo, Centropus ateralbus
    • Fazancentropo, Centropus phasianinus
    • Kaia centropo, Centropus spilopterus
    • Malgranda nigra centropo, Centropus bernsteini
    • Biaka centropo, Centropus chalybeus
    • Mallongfingra centropo, Centropus rectunguis
    • Nigrakapuĉa centropo, Centropus steerii
    • Granda centropo, Centropus sinensis
    • Andamana centropo, Centropus andamanensis
    • Filipina centropo, Centropus viridis
    • Madagaskara centropo, Centropus toulou
    • Nigra centropo, Centropus grillii
    • Verdabeka centropo, Centropus chlororhynchus
    • Bengala centropo, Centropus bengalensis
    • Blankgorĝa centropo Centropus leucogaster
    • Gabona centropo, Centropus anselli
    • Blukapa centropo, Centropus monachus
    • Kuprovosta centropo, Centropus cupreicaudus
    • Senegala centropo, Centropus senegalensis
    • Blankbrova centropo, Centropus superciliosus

Subfamilio Crotophaginae[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Payne, Robert B.. (2005) The Cuckoos. Oxford University Press.
  2. 2,0 2,1 Biology (4a eldono) N.A.Campbell, p.1179 'Fixed Action Patterns' (Benjamin Cummings NY, 1996) ISBN 0-8053-1957-3
  3. Corlett R & Ping I (1995) "Frugivory by koels in Hong Kong" Memoirs of the Hong Kong Natural History Society 20 221-222
  4. Brooke, Michael deL.; Horsfall, John A.. (2003) “Cuckoos”, Christopher Perrins (Ed.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 312–315. ISBN 1-55297-777-3.