Saltu al enhavo

Cacomantis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cacomantis
Ventumila kukolo (Cacomantis flabelliformis)
Ventumila kukolo (Cacomantis flabelliformis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Cacomantis
Muller, 1843
specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cacomantis estas genro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. La nomo devenas el la greka vorto κακομαντις (kakomantis) kun la signifo "profeto aŭ devinisto". Plimulto de specioj havas rondoforman naztruon kaj estas ĉefe brunaj kaj grizaj. La vostoj estas laŭgradaj kaj striecaj. La strioj estas transiraj en sonneratii kaj oblikvaj en ĉiuj aliaj.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Cacomantis enkondukis en 1843 la germana natursciencisto Salomon Müller.[2] Li specifis neniun tipan specion; tiu estis poste nomita Cuculus flavus Gmelin, juna sinonimo de Cuculus merulinus Scopoli (nome plorkukolo).[3][4]

La genronomo devenas el la greka vorto κακομαντις (kakomantis) kun la signifo "profeto aŭ devinisto".[5] Müller klarigis, ke lokanoj de la Molukoj kredis, ke tiuj specioj estas "birdoj de misfortuno" pro siaj plorecaj alvokoj kaj sia ofta ĉeesto en tombejoj.[2]

La genro enhavas jenajn 11 speciojn:[6]

Bildo Scienca nomo Ordinara nomo Distribuado
  Cacomantis castaneiventris Avelbrusta kukolo Nov-Gvineo kaj Kabjorka Duoninsulo
  Cacomantis flabelliformis Ventumila kukolo Aŭstralio kaj Melanezio
  Cacomantis sonneratii Okulostria kukolo Hindomalajzio
  Cacomantis merulinus Plorkukolo Sudorienta Azio
  Cacomantis passerinus Grizventra kukolo Suda Azio
Cacomantis sepulcralis Ruĝbrusta kukolo Malesia
Cacomantis virescens Sulavesa kukolo Sulaveso
  Cacomantis variolosus Makiskukolo Sudorienta Azio ĝis Viktorio kaj Salomonoj
Cacomantis blandus Milda kukolo Ninigo kaj Insuloj Admiralitato
Cacomantis addendus Salomona kukolo Salomona arkipelago
  Cacomantis aeruginosus Moluka makiskukolo Molukoj

La pala kukolo (Heteroscenes pallidus) kaj la Blankkrona koelo (Caliechthrus leucolophus) estis iam metitaj en tiun genron. Ili estas nun ĉiuj metitaj en sia propra monotipa genro.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Payne, RB (2005). The Cuckoos. Oxford University Press. p. 422
  2. 2,0 2,1 Müller, Salomon. (1843) Verhandelingen over de natuurlijke geschiedenis 1: Land-en Volkenkunde (Dutch). Leiden: In commissie bij. S. en J. Luchtmans en C.C. van der Hoek.
  3. Salvadori, Tommaso. (1880) Ornitologia della Papuasia e delle Molucche 1 (itale). Torino: G.B. Paravia.
  4. (1940) Check-List of Birds of the World 4. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. 6,0 6,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (August 2024). Alirita 1a de Septembro 2024 .