Saltu al enhavo

Ruĝbrusta kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbrusta kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Cacomantis
Specio: Ruĝbrusta kukolo, C. sepulcralis
Cacomantis sepulcralis
(Müller, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbrusta kukolo (Cacomantis sepulcralis) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi apartenas al genro Cacomantis. Ĝi estas indiĝena de Azio, el Indonezio kaj Filipinoj ĝis Malajzio kaj Tajlando. Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi estis iam traktita kiel samspecia kun la Sulavesa kukolo.

Temas pri malgranda kukolo kun malhelbruna kapo, pli malhelbrunaj flugiloj kaj ruĝecbrunaj kolo kaj brusto.

Referenco

[redakti | redakti fonton]