Senegala centropo
Senegala centropo, Forsta Parko Hann, Senegalo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Centropus senegalensis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Senegala centropo (Centropus senegalensis) estas specio de centropo. Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. Ĉiukaze ili estas membro de la ordo de birdoj Kukoloformaj, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn kaj la Hoacinon.
Ĝi estas disvastigata specio tra Afriko, escepte nordokcidente kaj en suda Arabio. La Senegala centropo estas birdo de herbaj habitatoj kun arboj, kiel arbustejoj kaj savanoj. Ili nestumas surgrunde inter vegetaĵaro, kaj la tipa ovodemetado estas 2 ĝis 4 ovoj demetitaj en granda nesto konstruita el branĉetoj kaj folioj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi estas mezgranda specio 39 cm longa. La supraj partoj, beko, kruroj kaj longa vosto estas nigraj, la flugiloj estas avelkoloraj, kaj la subaj partoj estas blankaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striecaj supre.
La Senegala centropo manĝas ampleksan varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ili manĝas eventuale aliajn manĝaĵojn.
Tiu ĉi estas abunda specio, kiu indikas sian ĉeeston per laŭta alvoko uk-uk-uk.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]En 1760, la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon kaj ilustraĵon de Senegala centropo en la kvara volumo de sia Ornithologie baze sur specimeno kolektita en Senegalo. Li uzis la francan nomon Le coucou de Sénégal kaj la latinan nomon Cuculus Senegalensis.[1] Kvankam Brisson stampis latinajn nomojn, tiuj ne kongruas kun la dunoma sistemo kaj ne estas agnoskita de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[2]
Kiam en 1766, la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 12a eldono li aldonis 240 speciojn, kiuj estis jam priskribita de Brisson en lia Ornithologie.[2] Unu el tiuj estis la Senegala centropo. Linnaeus inkludis simplan priskribon, stampis la dunoman nomon Cuculus senegalensis kaj citis la verkon de Brisson.[3]
La Senegala centropo estas nun unu el ĉirkaŭ 30 specioj metitaj en la genron Centropus, kiun enkondukis en 1811 la germana zoologo Johann Karl Wilhelm Illiger.[4][5] La genronomo kombinas la grekajn vortojn kentron kun la signifo "sprono" aŭ "pikilo" kun pous kun la signifo "piedo".[6]
Oni agnoskis jenajn tri subspeciojn:[5]
- C. s. aegyptius (Gmelin, JF, 1788) – nordorienta Egipto
- C. s. senegalensis (Linnaeus, 1766) – Senegalo kaj Gambio ĝis Eritreo suden ĝis nordokcidenta Angolo, sud-central DR Kongo kaj Ugando
- C. s. flecki Reichenow, 1893 – orienta Angolo ĝis nordorienta Namibio kaj sudokcidenta Tanzanio suden ĝis Malavio kaj Zimbabvo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 4 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 120–122, Plate 8 fig. 1. The two stars (**) at the start of the paragraph indicates that Brisson based his description on the examination of a specimen.
- 1 2 (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae: per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
- ↑ Illiger, Johann Karl Wilhelm. (1811) Prodromus systematis mammalium et avium (latine). Berolini [Berlin]: Sumptibus C. Salfeld.
- 1 2 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 13a de Aŭgusto 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- BirdLife International (2004). Centropus senegalensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09a de Majo 2006. Ne minacata
| ||||||||||||||||||


