Saltu al enhavo

Sciurkukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sciurkukolo
Piaya cayana mesura, Ekvadoro
Piaya cayana mesura, Ekvadoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Piaya
Specio: Sciurkukolo, P. cayana
Piaya cayana
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sciurkukolo, Piaya cayana, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn kaj la centropojn.

Tiu birdo estas loĝanta reproduktanto el nordokcidenta Meksiko al norda Argentino kaj Urugvajo, kaj en Trinidado.

Tiu granda specio estas 47-50 cm longa (preskaŭ la du trionoj en vosto) kaj pezas 95-105 g. La plenkreskulo havas ĉefe avelkolorajn suprajn partojn kaj kapon, kaj iĝas pli pala ĉegorĝe. La suba brusto estas griza kaj la ventro estas nigreca. La vosto estas strieca en blanko kaj nigro. La beko kaj ĉirkaŭokulo estas flavecaj kaj la irisoj estas ruĝecaj. Nematuruloj havas grizajn bekojn kaj ĉirkaŭokulon, brunajn irisojn, kaj malpli da blanko en vosto.

Estas kelkaj subspecioj kun malgrandaj plumardiferencoj. Ekzemple, P. c. mehleri, formo de Sudameriko, havas voston striecan de bruno kaj blanko.

Ili faras eksplodecajn alvokojn kiel kip! kaj kip! giuu, kaj la kanto estas fajfeca gviip gviip gviip gviip.

La Sciurkukolo troviĝas en arbaraj branĉaro aŭ bordoj, duarangaj, heĝoj kaj duonmalfermaj habitatoj el marnivelo ĝis 2500 m altitudaj, kvankam ĝi estas neofta super 1200 m. En Brazilo ili estas lastatempe oftaj eĉ en parkoj aŭ en kvartaloj en kiuj troviĝas ankaŭ domoj kun ĝardenoj. La specifa nomo devenas el la kutimo kuri laŭlonge de branĉoj kaj salteti el branĉo al branĉo kiel sciuro. Ĝi kutime flugas nur mallongdistance, ĉefe glitante kun eventuale vipado.

Ili manĝas grandajn insektoj kiel cikadoj, vespoj kaj raŭpoj (inkludante tiujn kun hirtecaj hararoj aŭ dornoj kiuj estas malbongustegaj kaj negluteblaj por multaj birdoj) kaj eventuale araneojn kaj etajn lacertojn, rare manĝas fruktojn[1]. Nemovantaj predoj estas tipe predataj el la foliaro per rapida pluko, sed vespoj devas esti plukitaj el aero.

La nesto estas pokalo de folioj sur elbranĉeta platformo, kaŝita en densa vegetalaro 1-12 m alte en arbo. La ino demetas du blankajn ovojn.

La Sciurkukolo estas abunda en plej parto de sia teritorio kaj aperas sufiĉe tolera de homa ĝenado, dum la arbaro restu[2]. Ĝi estas konsiderata kiel specio Malplej Zorgiga fare de IUCN.

  1. Ekz. Trophis racemosa (Moraceae) (Foster 2007).
  2. Foster (2007)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]