Saltu al enhavo

Nigrabeka kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Coccyzus
Specio: Nigrabeka kukolo, C. erythropthalmus
Coccyzus erythropthalmus
(Wilson, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Nigrabeka kukolo, Coccyzus erythropthalmus laŭ kio anaŭ Ruĝokula kukolo, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, kaj la centropojn.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas longan brunan laŭgradan voston kaj nigran bekon. La kapo kaj supraj partoj estas brunaj kaj la subaj partoj estas blankaj. Estas ruĝa ringo ĉirkaŭ ĉiu okulo. Junuloj estas pli grizaj kaj la okulringo estas pli verdeca.

Komparo de Nigrabeka kukolo kaj Flavbeka kukolo

La reprodukta habitato estas en la bordoj de arbaraj areoj tra Nordameriko oriente de la Roka Montaro. Ili nestumas en malalta arbo aŭ arbustejo, foje surgrunde. Ili foje demetas ovojn en la nestoj de aliaj birdoj.

ovoj de Coccyzus erythropthalmus - Muzeo de Tuluzo

Ili estas migrantaj al Sudameriko. Tiu specio estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon.

Tiuj birdoj manĝas en arbustejoj aŭ arboj. Ili precipe manĝas insektojn, nome raŭpojn de Lasiocampidae, sed ankaŭ kelkajn helikojn, ovojn de aliaj birdoj kaj berojn.

La voĉo estas rapida ripeta Kukuku.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La nigrabeka kukolo estis origine lokita en la genron Cuculus. Ĉi tiu genro konsistas el malnovmondaj kukoloj, kiuj ĉiuj estas devigaj nestoparazitoj. Post plia genetika testado, ĝi estis lokita en la genron Coccyzus, kiu konsistas el naŭ specioj de novmondaj kukoloj. La nigrabeka kaj Flavbeka kukolo|flavbeka kukoloj estas la solaj du, kiuj migras al Nordameriko, dum la aliaj sep estas konstantaj loĝantoj de aŭ Centra aŭ Sudameriko. Kvankam ĉi tiuj du kukoloj koincidas laŭ teritorio, ili ne estas frataj taksonoj. Ĉi tio sugestas, ke la du specioj invadis Nordamerikon aparte. Kvankam la familio Cuculidae estas monofiletika, la genro Coccyzus montriĝis polifiletika.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Hughes JM. (2000). Monophyly and phylogeny of cuckoos (Aves, Cuculidae) inferred from osteological characters. Zoological Journal of Linnaean Society. 130(2): 263–307.
  2. ↑ Hughes JM. (2006). Phylogeny of the cuckoo genus Coccyzus (Aves: Cuculidae): a test of monophyly. Systematics and Biodiversity. 4(4): 483–488.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]