Mangleja kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mangleja kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coccyzus
Specio: C. minor
Coccyzus minor
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mangleja kukolo, Coccyzus minor, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas longan voston, brunan supre kaj blankonigran sube (se malferma nigra kun kelkaj blankaj punktomakuloj en bordoj, se fermita kiel ŝtuparo de ili), kaj nigran kurbitan bekon kun flava suba makzelo de malhela pinto. La kapo kaj supraj partoj estas brunaj. Estas flava okulringo. Tiu specio estas facile diferencebla pro la nigra vizaĝa masko kaj avelkoloraj subaj partoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu kukolo troviĝas ĉefe en manglejoj, marĉoj kaj similaj habitatoj. Ĝi kutime nestumas 2-3 metrojn supre akvonivelo en mangleja arbo aŭ inter branĉoforko de arbo super grundo. La nesto estas relative ebena platformo el bastonetoj kaj folioj. La ino demetas 2-4 helbluajn ovojn kaj ambaŭ gepatroj kunzorgas la idaron. Foje okazas dua ovodemetado.

La mangleja kukolo estas ĉefe nemigranta; tamen, la loĝantaro de Florido moviĝas iom suden por vintri, kaj revenas ĉirkaŭ marto. Ĝi troviĝas ĉefe tra Karibio, ambaŭ flankoj de marbordoj de Meksiko kaj la marbordo de Atlantiko de Sudameriko suden ĝis la estuaro de la rivero Amazono.

Ĝi preferas raŭpojn kaj akridojn, sed ĝi manĝas ankaŭ aliajn insektojn, araneojn, helikojn, etajn lacertojn, ranetojn, berojn kaj fruktojn.

La plej komuna alvoko aŭdata estas gorĝeca “gaŭk gaŭk gaŭk gaŭk gaŭk gaŭk” aŭ "kao-kao-kao". Ili pepas ankaŭ per soleca “Ŭit”. Sed plej ofte temas pri silentema birdo ne facile videbla, sed ankaŭ ne timida.

La mangleja kukolo estas ĝenerale sufiĉe komuna en sia speciala teritorio. Tiu ĉi specio povus esti minacata pro homa disvolviĝo en la mangleja habitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]