Helbruna malkohao
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Taccocua leschenaultii (Lesson, 1830) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Helbruna malkohao (Taccocua leschenaultii), estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas loĝanta birdo en la Hinda subkontinento. La scienca nomo de tiu ĉi specio rememoras la francan botanikiston Jean Baptiste Leschenault de la Tour.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ĉie sub Himalajo en Hinda subkontinento, tio estas Bangladeŝo, Srilanko; kaj laŭ regionoj en Pakistano kaj Raĝastano. Foje ĝi estis konsiderita kiel tri rasoj, variantaj laŭ koloro.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Temas pri grandeca birdo de 42 cm. Ĝi estas ĉefe terbruna kaj ruĝeca en koloro, kaj la longa granda vosto havaas bordon de elstaraj blankpintaj laŭgradaj krucstriecaj vostoplumoj. Estas evidenta rilato kun la centropo Fazancentropo[1]. La beko estas hokoforma, brilruĝega kaj flava. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striecaj supre.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ilia habitato estas ege surgrundema, malferma arbustejo kaj dorna ĝangalo, falfolia duaranga ĝangalo. Ili estas solecaj aŭ ĉeestantaj laŭ paroj.
Ili ĉasgvatas inter arbustoj kiel la Fazancentropo, serĉante manĝaĵon: insektoj, lacertoj, falintaj fruktoj kaj beroj, ktp. Ili kuras milde tra la herbaro kiel mungoto. Ili malfortaj flugantoj, sed ili povas supreniri arbojn rapide, saltante el branĉo al branĉo kun granda lerteco, kiel la centropoj.
Ilia voĉo estas akra laŭta "kek-kek-kek-kerek-kerek-kerek" simila al la krioj de Kolumpapago; kaj iamaniere simila al tiu de Ĝangala strigo[2] (Glaucidium radiatum)
Ilia manĝo konsistas el vario de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ili eventuale manĝas berojn.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiu kukolo, kiel aliaj malkohaoj estas neparazita. Ilia reprodukta sezono estas de marto al aŭgusto (depende de latitudo). La nesto estas neprofunda platformo de branĉetoj kovritaj de verdaj folioj, en dorna arbusto kiel Euphorbia, aŭ arbetoj de 2 ĝis 7 m. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn, blankajn, kun kalka teksturo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2nd ed.,10 vols, 2‑a eldono, Oxford University Press. Bird Number 598
- ↑ Ali, Salim; J. C. Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.
- ↑ Grimmett, Richard; Carol Inskipp, kaj Tim Inskipp. (1998) Guide to the Birds of Indian subcontinent. Christopher Helm. ISBN 0-691-04910-6.
| ||||||||||||||||||


