Saltu al enhavo

Puertorika lacertokukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puerto-Rika lacertokukolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Puertorika lacertokukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Coccyzus
Specio: Puertorika lacertokukolo, C. vieilloti
Coccyzus vieilloti
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Saurothera vieilloti[1]
  • Vieilloti's Ground Cuckoo[2]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Puertorika lacertokukolo (Coccyzus vieilloti) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas endemio de la insulo Puertoriko,[3][4] kaj estas unu el la 4 specioj de lacertokukoloj kiuj ĉeestas nur en Karibio. Tiuj estis antaŭe lokitaj en la genro Saurothera (greke "lacertomanĝanto") de la familio de Kukoledoj, sed nuntempe ili estas enmetitaj kun la specoj de la genro Coccyzus (AOU 2006). La specifa nomo de la Puertorika lacertokukolo rememoras la francan ornitologon Louis Jean Pierre Vieillot.

Tiu specio havas helgrizajn bruston kaj gorĝon, cinamokoloran suban korpon kaj brunan supran korpon. La ĉefa identiga trajto ĉe tiu specio estas longa malhela vosto kun du blankaj punktoj ĉe ĉiuj eksteraj vostoplumoj. La irisoj estas flavecbrunaj kaj estas ankaŭ ekstera ruĝa kaj rimarkinda okulringo. La birdo estas 40 ĝis 48 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 80 g.

La Puertorika lacertokukolo loĝas en arbaroj (ofta en la ŝtatarbaroj Guánica, Guajataca kaj Vega kaj en la Nacia Parko Kariba kaj en kafoplantejoj tra la tuta insulo Puertoriko. Tiu specio povas esti observita trankvila kaj lerte manĝanta inter la arbara herbaro lacertojn, sian ĉefa dietelemento (proksimume 75%). Ili manĝas ankaŭ grandajn araneojn, skarabojn, raŭpojn kaj fostinsektojn kiel kromaĵojn al la dieto (ĉ 25%).

Tiu specio konstruas neston el bastonetoj, kie la ino demetas el 2 ĝis 3 bluajn ovojn, do ili ne estas parazitaj kukoloj. La voĉo esta iu "kao-kao"

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Check-list of North and Middle American Birds. American Ornithological Society (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  2. Kendrick, S. W. (2020). Puerto Rican Lizard-Cuckoo (Coccyzus vieilloti), version 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 26an de Septembro, 2022
  3. Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse (Aŭgusto 2022). Alirita 8a de Aŭgusto, 2022 .
  4. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [2] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  • Handbook of the Birds of the World Vol 4, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-22-9
  • "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
  • Raffaele, Herbert; Wiley, James; Garrido, Orlando; Keith, Allan; Raffaele, Janis (2003). Birds of the West Indies. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-5419-6.
  • Raffaele, Herbert. (2003) Birds of the West Indies. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-5419-6.


Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]